Esperanta Civito

Difinita la teksto de la unua afrika dramo en esperanto


Li kutimas loki siajn dramojn "en Eŭropo ie, ne tre for de la Danubo ie", sed ĉi-foje Giorgio Silfer ŝanĝis la kontinenton: "En orienta Afriko ie, ne tre for de granda lago ie". Tie rolas Mira (juna virgulino agresita de la gardeloj), Jusefo (silenta, mizantropa ĉarpentisto), la gepatroj de Mira, kiuj formas islaman familion, dum la soleca judo estas falaŝo, la sola kiu rifuzis migri al Israelo. Aperas ankaŭ kopta komercisto,en ĉi tiu plurnacia kaj plurkultura teatraĵo.

Kun siaj ĉefaj geaktoroj (Abasi, Aiŝa kaj Hindu) li difinis hodiaŭ en Buĵumburo la tutan enhavon de la verko. "Mi bezonis esti fizike en Afriko por fini la dramon" diras c-ano Silfer. Li enkondukis plurajn novaĵojn, ekzemple la memvolan kaj mempunan mutecon de Jusefo. Sed ankaŭ kelkaj ĥoroj helpas por la tragedia intrigo de la unua teatraĵo originale verkita en esperanto pri afrika temo.

La dramo finiĝas tute alimaniere ol la spektantoj ŝatus. Ne temas pri la savo de vivoj kaj oportuna "Happy End".

La geaktoroj membras en Islama Esperanta Klubo.

(HeKo 697 1-B, 24 dec 18)
 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0635 s s 
  Total: 0.0775 s s