Esperanta Civito

Hammarberg honorota en la Esperanta Panteono


Ne povante ĉeesti per propra oficiala reprezentanto la ĉi-semajnan funebran ceremonion, la Esperanta Civito anoncas ke c-ano Jarl Hammarberg aŭ Jarlo Martelmonto, Civita senatanokaj membro de Esperanta PEN-Centro, estos honorata okaze de la venonta Tago de Ĉiuj Pioniroj, en la Esperanta Panteono. La oracion faros la Konsulo mem.

La Kapitulo ankoraŭ ne decidis ĉu li ricevos cenotafon. Certe ne estos urno por liaj cindroj, ĉar c-ano Hammarberg, kiel Martinus-ano, kontraŭis kremacion.

Ĝis nun honoritaj per cenotafo aŭ urno estas Gaston Waringhien, Leen Deej kaj Manuel de Seabra, konforme al Lex Bertilia.

(HeKo 702 6-C, 27 feb 19)

Ralph Dumain komentarias:
La arto de Jarl Hammarberg estas fekaĵo.

Martin Wiese respondas:
Hammarberg estis unu el malmultaj esperantaj artistoj kiuj ankaŭ estas famaj ekster Esperantujo. Sveda artisto, aŭtoro kaj grava reprezentanto de konkretisma poezio (en esperantujo certe la sola). Absolute unika artisto kaj persono. Nun li bedaŭrinde mortis, kaj neniu povos plenigi la truon kiun li postlasas. Mi bedaŭras la malrespekton de Dumain al eksternorma arto.

La redakcio atentigas:
Dumain estas usonano. Bedaŭrinde insultoj kontraŭ la memoro de Jarlo Martelmonto venis ankaŭ de Sten Johansson (svedo) kaj Giulio Cappa (italo).


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0488 s s 
  Total: 0.0625 s s