Esperanta Civito

Societo DIALOGO sukcese debutis en Ameriko


La ĵus fondita eŭropamerika societo DIALOGO, aganta pri lingva biodiverseco kaj lingva juro, sukcese debutis hodiaŭ en Meksikurbo, per prelego de prof. Giorgio Silfer (membro de la scienca komitato), sub la prezido de c-ano Luis Raudón, nuna prefekto de la Esperanta Civito por Meksiko.

La hispanlingva prelego de c-ano Silfer estis dediĉita al la evoluo de la lingva juro en Eŭropo, de 1931 (unua oficiala difino pri lingva minoritato, fare de Ligo de Nacioj, okaze de konflikto ĉe landlimo bulgara kaj greka) ĝis 2016 (protokolo de Donostia/San-Sebastiano). Ĝi okazis ĉe la Instituto Nacia de Indiĝenaj Lingvoj, en prelegejo plenplena de geaŭskultantoj (multaj devis stari), kiuj estas ĉiuj dungitoj de INALI. Alsalutis komence la ĝenerala direktoro mem de INALI, la mazateka poeto kaj gramatikisto Juan Gregorio Regino, kiu interalie prefacis la ĵus eldonitan verkon de Giorgio Silfer kaj María Elena Ruiz Cruz "Breve historia cultural de la comunidad esperantófona".

Laŭ sia kutimo, c-ano Silfer ĉiam trovas la ŝancon enmeti esperanton, ĉi-foje jam komence, kiam li montris la leksikan precizecon de la zamenhofa lingvo: ĝi distingas klare inter rajto kaj juro, dum la hispana uzas polisemion kaj la angla distingas inter right kaj law, sed ĉi-lasta signifas ankaŭ leĝon. Precipe, parolante pri la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj (1996), li povis mencii la esperantistaron kiel lingvan grupon (ne kiel lingvan komunumon) kadre de ties artikolo unua, paragrafo kvina, konforme ankaŭ al la Konstitucio de la Esperanta Civito.

Al la indiĝenaj lingvoj de Meksiko estos dediĉita la redaktata aprila numero de "Literatura Foiro", kovropaĝe kaj ĉefartikole.

(HeKo 702 9-B, 4 mar 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0409 s s 
  Total: 0.0560 s s