Esperanta Civito

Verduloj malkontentas pro kopirajta EU-normaro


La Parlamento de Eŭropa Unio aprobis hieraŭ normaron pri kopirajto, kiu teorie ŝirmas eldonistojn kaj aŭtorojn kontraŭ la piratado fare de gigantoj de la virtualo: Google, Facebook ktp. La normo aplikiĝos ekde 2021 sur la tuta teritorio de EU (do probable ne Britio). Preskaŭ ĉiuj verduloj voĉdonis kontraŭ, sed praktike ĉiuj grupoj dividiĝis.

"En Esperantio ĝi ne havos gravajn konsekvencojn, ĉar preskaŭ neniam la reutiligo de alies kreitaĵo (muzika aŭ filma) estas profitcela" opinias unu el la revizoroj de LF-koop. "Tio koncernas ankaŭ Vikipedion (specife ekskluditan de la restrikta normo) aŭ servon kiel OLE de Sten Johansson, aŭ kiel Autodidactproject de Ralph Dumain."

La nova EU-direktivo tamen atendas la rektan testadon okaze de apliko. Se ĉi-lasta estus rigora, ĝi povus malhelpi la aktivecon precipe en minoraj aŭ minoritataj lingvoj. Aliflanke jam delonge LF-koop rajtus postuli de Youtube la forigon de filmoj kun kanzonoj aŭ alio produktitaj de la kooperativo. Se ĝi ne faris tion, la motivo ne estis la manko de normo, sed aliaj konsideroj, pli kulturpolitikaj ol ekonomiaj.

[HeKo 704 3-E, 27 mar 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0557 s s