Esperanta Civito

Modifo en la Pakto


Laŭ la propra naturo, la esperanto-komunumo respektas ĉiun religian (ne)kredon, ĉiun politikan opinion demokratie esprimitan kaj ĉiun kulturan tradicion. Tiele tekstas la artikolo 3 de la Pakto por la Esperanta Civito.

Sed la Konsulo kaj la Vickonsulo, en sia mesaĝo okaze de la Oka de Marto 2007, rimarkis ke "la egalrajteco de virinoj ofte konfliktas kun la egalrajteco de lingvoj kaj kulturoj" kaj emfazis, ke raŭmistoj ne indiferentu pri indiĝena kulturo kiu agadas abomeninde kontraŭ virinoj.

Tiu rimarko kaŭzis demandon interne al la Forumo (la asembleo de la paktintoj), la sola organo kiu rajtas modifi la tekston de la Pakto. La delegitoj de tri establoj (Esperanta PEN-Centro, Meksika Esperanto-Federacio kaj Tietti-Instituto de Esperanto en Togolando) ĵus proponis aldoni fine de la citita frazo la sekvajn vortojn: "kongrua(j)n kun la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj."

La propono estos submetita al la Forumo okaze de la venontjara parlamenta sesio.

[HeKo 334 4-C, 18 jul 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0553 s s