Esperanta Civito

ALTE transformita al bonfara institucio

Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo ŝanĝis sian juran statuson. Ĝi estis eŭropa institucio, ĝi fariĝis angla "charity", nome bonfara institucio. Tio povas faciligi la ricevon de subvencioj, sed ankaŭ markas teorian distanciĝon de Eŭropa Unio, kvankam la rilatoj inter ALTE kaj Eŭropo pasis esence tra la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo.

La anonco pri la transformo estis donita hieraŭ en Gento, okaze de la kunveno de laborgrupoj, kiujn Kultura Centro Esperantista regule partoprenas, komisie de la Esperanta Civito. La ĉeestanta delegito estas c-ino Lorena Bellotti.

Post longa foresto ankaŭ Universala Esperanto-Asocio reaperis en ALTE-kunveno, pere de s-ino Zsófia Kóródy. Lastatempe ŝi distingiĝis kiel subtenanto de la kandidateco de prof. Duncan Charters por prezidi UEAn.

Laŭ atesto el la lasta Internacia Junulara Festivalo, la lingvaj ekzamenoj peritaj de UEA (kiu oficas kiel eksterlanda giĉeto de hungara institucio) okazas grandparte per skajpo, kaj kovras nur tri el la ses niveloj de KEFR.

[HeKo 707 6-B, 25 apr 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0127 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0574 s s