Esperanta Civito

Nefermita letero de KCE pri svisa enciklopedio


Estimata Andy [Künzli],

Ni gratulas vin pro la imponeco de via verko "Universalaj Lingvoj en Svislando", en kiu la paĝoj 446-454 estas dediĉitaj al Kultura Centro Esperantista. Se nia Centro estus ricevinta la presprovaĵon de la koncernaj paĝoj, ĝi estus povinta helpi pri la historiaj vereco kaj kompleteco de la teksto. Bedaŭrinde tio ne okazis, kaj anstataŭ helpi ni estas devigataj nun atentigi vin pri gravaj misoj, kiuj koncernas esence la periodon 1995-2006. Ni indikas ĉi tie la ĉefajn.

En sia skrupula mencio pri ĉiu prezidanto, la aŭtoro forgesis la nomon de s-ino Sonja Brun, kiu tre kompetente kaj energie prezidis de 2000 al 2003. Ŝia prezido koincidis kun gravaj sukcesoj. En la sama kunteksto, la indiko ke prezidanto Buhlmann eksiĝis en 2003 estas falsa aŭ almenaŭ devojiga. S-ro Buhlmann haltis fine de la mandato, kiel ĉiuj komitatanoj faras, kaj ne rekandidatiĝis, same kiel aliaj faras (ekzemple d-ro Silfer ekde 2000 ne plu estas komitatano: ne pro eksiĝo, sed pro ne rekandidatiĝo fine de la mandato).

El la priskribo pri la ŝuldoj, la leganto ne orientiĝas pri kiu efektive ŝuldis kion, kaj povas konkludi ke KCE havis ŝuldojn en 1994, dum ĝi tute ne havis (kaj ankaŭ ne proprietis). Multe pli klara kaj adhera al la faktoj, tiurilate, estas la priskribo ĉe Gastejo Edmond Privat en p. 327.

Plej grava miso kuŝas en la frazo "Kiel kultura centro e-ista KCE pli kaj pli perdis sian originan dinamikon kaj signifon." Ĉi tiu frazo estus atribuebla al periodo antaŭ 1995, sed certe ne poste. Sufiĉas kelkaj elementoj:
a) KCE sukcesis aĉeti domon (laŭ propono de KCE al GEP, kaj ne inverse) savante por Esperantio almenaŭ unu el la sep nemoveblaĵoj perditaj pro la antaŭa administrado; KCE eĉ proponis al la najbaro aĉeti la domon Postiers 29, en 2006; konsekvence la kapitala situacio de KCE estas enorme pli bona ol en 1994;
b) pluraj institucioj esperantistaj instaliĝis en La Chaux-de-Fonds, danke al la dinamismo de KCE, tiel firmigante la esperantan polusecon de la urbo kaj alportante multajn novajn klientojn al KCE;
c) en La Chaux-de-Fonds dum cent jaroj la plej grava internacia esperanto-kongreso okazis en 2003: tre sukcesa SAT-kongreso; pliaj internaciaj simpozioj kaj konferencoj disvolviĝis en la konsiderata epoko 1995-2005;
d) la municipo dediĉis straton (fakte parkon) al esperanto en 2004, kio neniam okazis antaŭe;
e) KCE fariĝis finance multe pli memstara ol antaŭe, danke al sia gasteja dimensio, kvankam kompreneble ĝi bezonas kiel ĉiam la helpon de bonvoluloj;
f) ekzistas firma teamo de bonvoluloj kaj deĵorantoj (ne nur du hungarinoj), kio garantias profesiecon sen salajroj; eĉ esperantistaj enmigrintoj kiuj aktivas daŭre en Ĉaŭdefono (kiel f-ino Monika Molnár, instruistino ĉe "La Grande Ourse") originas el tiu teamo, nome el la nuna epoko;
g) KCE ricevis oficialan agnoskon de la institucio tiucele deputita de la Konsilio de Eŭropo kiel unusola reprezentanto de esperanto en la lingvotesta sistemo, kun mondskala aktiveco. Tial la KCE-diplomoj nun havas internacian valoron.

Kiel vi povas facile konstati el la supraj ekzemploj, KCE neniam estis pli grava transnacie kaj loke ol ĝi estas hodiaŭ. Tial la koncerna paĝo en la verko ne honoras la nivelon de historiografia seriozeco trovebla en aliaj paĝoj.

Dankante por la atento, sincere salutas

Daniel Muhlemann, Prezidanto de KCE

leterkopie al Svisa Esperanto-Societo kaj CDELI

[HeKo 334 7-B, 24 jul 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0178 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0691 s s 
  Total: 0.0869 s s