Esperanta Civito

HdE aprila kaj maja numeroj 2019


"Heroldo de Esperanto" n-roj 2295 (aprilo) kaj 2296 (majo 2019) regule aperis kun multaj informoj. La monata informilo de Kultura Centro Esperantista raportas pri sia aktiveco precipe en la unua, kiu dediĉas la frontan artikolon al la Lingva Kolokvo en Ĉaŭdefono, kaj la duan paĝon al detaloj pri la tri ĉefaj someraj aranĝoj: la eksperimenta kurso pri beletra tradukado, la ateliero pri proza verkado, la Esperantologia Fakultato.

La sama numero informas pri la serenaj rezultoj de la asembleoj okazintaj en Svislando, sed ankaŭ pri la tre zorgiga situacio en Universala Esperanto-Asocio. Tre interesa estas la ĉefartikolo de Giorgio Silfer "Interreto kaputis", pri la implikoj makro- kaj mikrosocie de la misevoluinta utiligo de sociaj retoj. Ricevas atenton ankaŭ la alvoko por Eŭropo fare de la verkistoj de PEN Internacia.

La maja numero analizas la malfacilan konjunkturon en Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, apud retrospektiva prelego de Mark Fettes pri UEA kaj redakcia precizigo pri lia interpreto pri la historio. Kompletigas la panoramon artikolo pri la eventa majo de la Esperanta Civito. Krom informoj pri la aktiveco de KCE kaj de ĝiaj aliancanoj, ĉi tiun numeron markas la reveno de André Cherpillod kaj kontribuoj de afrikanoj.

La gazeton posedas, eldonas kaj administras KCE. Varbekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

(HeKo 708 2-B, 3 maj 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0562 s s