Esperanta Civito

TEJO: la estraro malfortas, sed la organizo fortas


Dum la lastaj kvar monatoj la estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo perdis kvin el naŭ membroj, inter eksigoj, eksiĝoj kaj malaktiviĝo. Ĉi tiu situacio ekis jam en 2017, kiam la prezidanto mem (hispano) subite demisiis post nur kvin monatoj, kuntrenante estraranon kiun li mem forte rekomendis. TEJO sin esprimas pri la malfacila konjunkturo per la suba oficiala komuniko.

En la nuna estraro estas pluraj homoj kiuj tre respondece investas tempon kaj energion por antaŭenigi la laborojn de TEJO. Estas certe bedaŭrinde ke el naŭ homoj kiuj estis elektitaj, ne ĉiuj sukcesis esti aktivaj kaj kunlaboremaj. Tamen unu el la kialoj de la subtenantoj de granda estraro naŭ-kapa estis la alta verŝajneco de malaktiviĝo de kelkaj estraranoj. La lastatempaj demisioj estas bedaŭrindaj, sed ili ne tuŝas la fundan strukturon de TEJO, kiu restas stabila kaj fortikiĝanta.

Tiu ĉi situacio aperis pro pluraj kialoj, kiuj ofte rilatas al vivŝanĝaj eventoj. Ekzemple en la nuna estraro ni havis translokiĝojn, ŝanĝon de laboro kaj respondecoj, seriozaj akcidentoj, enhospitaliĝoj, ktp. kaj ne ĉiuj homoj reagas same al tiaj eventoj.Ja multe pli ofte vivo ŝanĝiĝas por junulo ol por emerito (la du "ĉefaj" grupoj en Esperantujo), do ne surprizas ke demisioj pli oftas en la junulara movado. Tion dirinte, ja indas kaj endas entrepreni agadojn por minimumigi la ŝancojn de malaktiviĝo dum la mandato.

Nepras ke kandidatoj al la estraro jam bone konu la organizon, ties fortojn kaj malfortojn, ties defiojn, kaj ties planojn. TEJO ne estas eta rondo de geamikoj, sed tutmonda internacia asocio, kun propra stabo, volontuloj kaj mez-grandaj projektoj. Por homoj kiuj ne konas la maŝinon, povas esti ankaŭ iom ŝoke plonĝi en tian kompleksan medion sen antaŭpreparo. Tiucele, tre gravas ke la Elekta Komisiono plenumu la reglamentan konsilon pri aranĝado de trejnkursoj por la kandidatoj al la estraro.

Fine, malgraŭ pluraj sukcesaj agadoj, TEJO restas asocio kun relative malgranda aktivularo: la Komitato povas alelekti al la Estraro nur el inter tiuj malmultaj kiuj kandidatiĝas. Pro tiu kialo, gravas prioritate fortigi la junularan E-movadon ekde la loka nivelo. Per pli granda aktivularo, estos pli nature unue iĝi komitatano, komisionano aŭ komisiito antaŭ ol surpreni estraran respondecon.

Subskribis: Hoan Tran (Ĝojo), Léon Kamenický, Francesco Maurelli, Konstanze Schönfeld, Bui Mung (Feliĉa), Tomáš Stano

[HeKo 708 9-A, 11 maj 19]



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0658 s s 
  Total: 0.0820 s s