Esperanta Civito

Societo DIALOGO sukcese debutis en Eŭropo

"Estis vere neforgesebla vespero. Volonte ni reaŭskultos vin, kaj pli ofte ol vi imagas. Dankon. Senfinan dankon!" deklaris publike Claudio Ermanno Carrara, la organizanto de la kultura kaj politika prelegaro okaze de la festivalo "La spirito de la planedo", en Chiuduno (Lombardio), la 26an de majo 2019 vespere.

Tiam prof. Giorgio Silfer ĵus finis prelegon kun debato pri "Lingva juro kaj lingvaj minoritatoj en Eŭropo". Li ne intervenis kiel Konsulo, sed kiel membro de la scienca komitato de DIALOGO, eŭropamerika societo kiu okupiĝas pri lingva biodiverseco kaj lingva juro.

La prelego de c-ano Silfer estis absoluta novaĵo en la festivalo, kie ĝi konscigiis pri la lingva dimensio de la biodiverseco. La aranĝo originis el kontakto perita de Esperanta Naturamikaro.

Societo DIALOGO debutis en Eŭropo antaŭ vasta kaj atenta publiko, kies favoron kaptis la profunde inspira prezento kaj la trafaj respondoj de nia oratoro.

[HeKo 710 6-B, 31 maj 19] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0555 s s