Esperanta Civito

Kioma estas la efektiva kapitalo de UEA?

Laŭ la financa bilanco 2016 la tuta malneta posedaĵo de Universala Esperanto-Asocio estis iom malpli ol ses milionoj da eŭroj. La kreditoroj estis 2,4 milionoj, do la neta posedaĵo estis pli-malpli 3,6 milionoj. Tio ne ŝajnas malbona, tamen se ni analizas la detalojn, tiam ni povas konkludi, ke la financa situacio de nia organizo estas malstabila.

La kialoj estas diversaj, unue menciindas, ke granda parto de tiu mono ne uzeblas libere (ekzemple por kovri la kostojn de funkciado de nia asocio), sed ili estas uzeblaj por difinitaj celoj. (Ekzemple el la Afrika Fondaĵo oni rajtas nur evoluigi la afrikan movadon, ktp.).

En la bilanco la ĝenerala kapitalo estas preskaŭ 1.800.000 euroj, kaj ankaŭ tiu kapitalo estas nur parte uzebla libere kaj rekte. Ĉar ene de tiu sumo estas la valoro de la domoj, postuloj, la stoko de la libroservo kaj similaj. Se oni subtrahas tiajn valorojn restas nur ĉ. 660.000 eŭroj, kiuj estas rekte kaj libercele uzeblaj.

Nia buĝeto nun enhavas deficiton de ĉ. 150 mil eŭroj, kaj similaj deficitoj okazos ankaŭ en la venontaj jaroj, tiam estos risko, ke UEA bankrotos post kvar aŭ kvin jaroj. UEA havas grandan parton de sia mono en valorpaperoj, do estas ankaŭ risko, ke la valoro de tiuj paperoj malaltiĝos, se okazos neantaŭvidebla krizo en la borsa merkato.

Menciindas, ke la asocion savis du membroj en la pasintaj jaroj. En 1999 fluis al la kapitalo heredaĵo de ĉirkaŭ 900.000 eŭroj kaj en 2010 temis pri ĉirkaŭ 450.000 eŭroj. Sen tiu mono la asocio jam delonge estus bankrota. De 2011 la kapitalo restis stabila aŭ iomete kreskis, kvankam fluis konstantaj subvencioj al la spezokonto. Tio okazis danke al unu de la plej longdaŭraj kreskoj ĉe la borso sed neniu scias, kio okazos en la borso post du, tri aŭ kvar jaroj.

(El la konfidenca raporto de la financa laborgrupo de UEA, 2018)

[HeKo 711 4-A, 6 jun 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0542 s s