Esperanta Civito

Diversaj projektoj por la norda legacio


La Konsulo renkontis hodiaŭ en Stokholmo diversajn aktivulojn, unuavice la legacian asistanton, Bertil Nilsson. Kun ili kaj kun la vickonsulo pri informado okazis konsultiĝo pri diversaj projektoj.

Interalie c-ano Nilsson okupiĝos pri la svedigo de la verko "Konciza kultura historio de la esperantlingva komunumo". La eldono estos preparata kunlabore kun Esperanta PEN-Centro.

Alia temo estis la financado de la eldono de la korespondaĵoj inter Stellan Engholm kaj Leen Deij. Pri la projekto promesis helpon funkciulo aktiva en la laborista esperanto-movado, al kiu apartenis ambaŭ verkistoj.

Kun la direktoro de la biblioteko de Solidardomo, kie situas la norda legacio de la Esperanta Civito, estis difinita la procedo por la integrigo de la socikultura libraro en esperanto kaj aliaj lingvoj. Pri tiu libraro helpos ankaŭ stokholma esperantistino.

(HeKo 712 2-C, 19 jun 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0489 s s 
  Total: 0.0637 s s