Esperanta Civito

Nederlanda tribunalo pravigas maldungojn fare de UEA


La estraro de Universala Esperanto-Asocio ekde la pasinta decembro planis maldungi, parte aŭ plene, kvin oficistojn en Nieuwe Binnenweg 176. La informo fariĝis universala nur komence de aprilo 2019, sed jarfine 2018 okazis kurioza incidento, kvazaŭa anekdoto.

La UEA-direktoro, s-ro Martin Schäffer, proponis al TEJO dungi s-ron Roy McCoy nur po du horoj semajne. Tiu eksdungito, nun pensiulo de la nederlanda ŝtato, rezidas ekster Eŭropa Unio, kaj tial ne rajtas je sanitara asekuro, kiun tiu pseŭda redungo denove garantius. La Komitato de TEJO rifuzis la proponon, ankaŭ ĉar ne estis klare, kial UEA sin  turnis al ĝi, anstataŭ mem redungi. Nur lastatempe klariĝis, ke la Asocio ne rajtis dungi iun ajn, ĉar ĝi jam iniciatis procedon de truditaj maldungoj.

La procedo plenumiĝis ĉi-semajne: UEA pretas maldungi kvin personojn. Du el ili jam interkonsentis pri la maldungo, dum tri sin turnis al nederlanda tribunalo por defendi siajn interesojn. La tribunalo ĵus verdiktis favore al la labordonanto, kiu proponis al la tri novan, sed nur partatempan, kontrakton. Se ili ne konsentus, ili perdus sian postenon, kaj ricevus helpon per la asekuro de senlaboruloj, dum kelka tempo.

Ekster la kazo de tiuj tri personoj, la burokrata aparato de UEA reduktiĝis je la direktoro, la kongresa sekretario kaj eble tria stabano.

(HeKo 712 5-A, 28 jun 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0584 s s