Esperanta Civito

Literatura Foiro 300 donace kaj bunte tra la reto


"Literatura Foiro" n-ro 300 (aŭgusto 2019, 64-paĝa) estas jam presata, kun admirinda akurateco kiu ŝajnas nesuperebla. Per ĉi tiu eldono el papero LF atingis plene kvindek jarojn da senpaŭza aperado, danke al la sinsekva ĉefredaktado de gec-anoj Giorgio Silfer (1970-80), Perla Martinelli (1980-95), Ljubomir Trifonĉovski (1996-2013), Carlo Minnaja (2014), Zlatoje Martinov (2015-18) kaj nun denove Perla Martinelli.

Ĉi-lasta plej zorgas ankaŭ pri la grafiko: LF estas unu el la plej ilustritaj revuoj en esperanto, kaj ĉi-numere ankaŭ kolore. Fakte LF-koop preparis ĉi-foje ankaŭ PDF-eldonon, kie la internaj bildoj ne estas nur nigre-blankaj. Eksterordinare, ĉi tiu numero iros senpage al ĉiuj kiuj petos ĝin per mesaĝo al la redakcio. La dissendo okazos nur post monato, por ke la regulaj abonantoj ricevu la numeron el papero kiel unuaj.

La tre bela kovrilo, preparita helpe de Gábor Deák, omaĝas al Oceanio, ĉar ĉi-foje LF  okupiĝas pri la aŭstraliaj aborigenoj, kadre de la Internacia Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj: eseo de Ghil'ad Zuckermann kaj fragmento el romano de Trevor Steele inaŭguras la numeron, post intervenoj de la Patrolanoj okaze de la jubilea festo en Bolonjo, 19 majo 2019.

Poezio rolas per Marko Kravos (elslovenigita de Giorgio Silfer), Nicolino Rossi, Gonçalo Neves, Elena Popova, Evgenij Georgiev. Prozo atutas per premiero el romano de Carmel Mallia, traduko de Vejdo el Mo Yan kaj precipe "La dudek du renkontoj", originale verkita kaj orname desegnita de Marie-France Conde Rey.

Eseojn proponas Javier Alcalde (el la lingva kolokvo de KCE) kaj Fernando Pita (pri aplika lingvistiko). Planlingvistiko trafas unikaĵon de Massimo Acciai kaj komentarion de Vjaĉeslav Ĥromov. Giorgio Silfer recenzas la filmon "Grans/Border", Carlo Minnaja kvinlingvan verkon, Paola Tosato la lastan krimromanon de Julian Modest. La aktiveco de niaj kulturcentroj manifestiĝas ankaŭ per gustumeto el "Finalo de partio", tradukita en Kultura Centro Esperantista, kaj per specimeno el la konkurso EKRA de la kulturdomo en Razgrado.

La revuo estas abonebla en multaj landoj kaj mendebla ankaŭ tra nia redakcio, aŭ <lf-koop ĉe esperantio.net>.

(HeKo 712 8-B, 2 jul 19)


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0119 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0534 s s