Esperanta Civito

La prezidantino de TEJO vizitis la Domon de KCE


Ĝojo el Hanojo, nuna prezidantino de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, faris neanoncitan privatan viziton en la Esperanto-Domo de Svislando. Ŝin akceptis c-ino Anna Bartek, sekretario de Kultura Centro Esperantista.

La vjetnama vizitantino estis akompanata tra parto de la domo. Interalie ŝi miris pro la grandeco de la libroservo kaj de la hemeroteko. Ŝi ankaŭ miris pro la ekzisto de ĉiuj ses niveloj en la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, ĉar en UEA kaj Edukado.net oni diradas ke eblas nur tri niveloj.

Pri la aktiveco de s-ino Ĝojo (Tran Thi Hoan) mankas raportado en ĉiuj lastaj cirkuleroj de TEJO, inkluzive de la junia.

[HeKo 713 1-B, 5 jul 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0563 s s