Esperanta Civito

La vickonsulo pri klerigado sugestas solvon al Roterdamo


La intenco de Universala Esperanto-Asocio fordonaci sian bibliotekon, laŭ anonco de prezidanto Mark Fettes, vekis la intereson de la vickonsulo pri klerigado, sen. Marie-France Conde Rey.

"En la UEA-domo kuŝas kaj biblioteko kaj historia arkivo. Pri la biblioteko eble sin esprimos mia kolego Herrero, vickonsulo pri kulturaj aferoj. Sed pri la historia arkivo mi opinias ke estus plej oportune transloki ĝin al Svislando, kie UEA naskiĝis. Ideala loko estus Ĉaŭdefono, kaj specife la "Centre d'étude et de documentation sur la langue internationale", sekcio de la urba biblioteko. CDELI estas ofte vizitata de esploristoj, inkluzive de la staĝanoj ĉe Kultura Centro Esperantista, kie eblas tranoktadi komforte kaj malmultekoste, aŭ de la ekzamenatoj ĉe la najbara lernejo, kie nia lingvo estas deviga studobjekto", diras c-ino Conde Rey.

Efektive UEA naskiĝis en Svislando, kaj Ĉaŭdefono memorigas pri la letero de L. L. Zamenhof al Emile Javal: "Tiu ĉi malgranda popoleto, kiu havus sian konstantan kulturan centron en unu el la urboj de la neŭtrala Svisujo, prezentus fundamentan grupon, kiu iom post iom ensorbus en sin ĉiam pli da homoj el ĉiuj nacioj kaj estus la komenco de la estonta lingve kaj religie unuigita homaro." (24 septembro 1905).

Ĉu CDELI (kies direktoro estas honora UEA-membro) kuraĝus kandidatigi sin por ricevi la historian arkivon de UEA?

[HeKo 714 1-A, 19 jul 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0395 s s 
  Total: 0.0528 s s