Esperanta Civito

Ne plu pagoj tra la UEA-konto lfoi-i


Ekde Novjartago 2021 Pro Esperanto ne plu uzos sian konton ĉe Universala Esperanto-Asocio. Tio signifas ke ĉiu establo kiu havas kontrakton kun la fondumo ne plu aktivos en la UEA-kontosistemo. La fakturoj de LF-koop, KCE, Esperanta PEN-Centro, Esperanta Naturamikaro, Feminisma Esperanta Movado ktp ne estos plu pageblaj tra Roterdamo. Male, la liveristoj kiuj dezirus ankoraŭ pagon tra UEA povus ricevi la monon al sia UEA-konto, kun la aldono de du eŭroj pro imposto.

Klientoj kaj donacantoj en Nederlando (unuavice la abonantoj de "Literatura Foiro") povas jam nun uzi la sekvan konton, validan por la tuta Benelukso:
IBAN  BE60 000315654770 , Bruselo.

La malaktivigo de la UEA-konto ne dependas de ties servo, pri kiu Pro Esperanto estas ĝis nun kontenta.

Pliaj informoj ĉe la respektivaj establoj.

[HeKo 714 3-C, 21 jul 19]

C-ano Fernando Pita komentarias:
Kaj kion faros tiuj kiuj NE vivas em Benelukso? Aŭ eĉ ne en Eŭropo? Ĉu ne estus pli simple ĝiri la pagojn per PayPal-a konto?

Pro Esperanto respondos:
Efektive oni planas reaktivigi la PayPal-konton, pri kiu oni ne kontentis. Certe laŭ la fakturo aŭ/kaj la lando la kliento ricevos precizan indikon. Bedaŭrinde ne plu eblas konfidi en la ĝisnuna akurateco de la UEA-servo. Eble iam ankoraŭ.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0585 s s