Esperanta Civito

UEA-retejo suspendita pro nepago?


Posedate de familio Kehlet, la retejo www.esperanto.net estis adjudikita al ekstera subjekto, por ke ĝi flegu tiun informan paĝaron: Universala Esperanto-Asocio. Dum jaroj la paĝoj vegetis iel tiel, sed lastatempe la retejo eliris el sia letargio. Interalie ĝi gastigas interesan recenzoarkivon, private kreitan de sveda esperantologo.

Bedaŭrinde de pli ol semajno ne eblas eniri tiun arkivon, kaj la retejon entute, ĉar ĉi-lasta estas suspendita, plej verŝajne pro nepago al la koncerna provizisto. La responso apartenas al Roterdamo, la recenzoarkivisto havas nenian povon pri tiu administra flanko.

Se vere la suspendon kaŭzis manko de pago, ajna informadikisto en Esperantio povus responsi pri www.esperanto.net multe pli sekure ol faras UEA.

[HeKo 714 7-A, 22 jul 19]

C-ano Carlo Minnaja komentarias:
La afero ordiĝos baldaŭ. Temas ne pri nepago, sed pri misfunkcio de parto de la reto al kiu OLE apogiĝas, laŭ interparolo kun Johansson.

Universala Esperanto-Asocio komunikas tra Facebook:
Bedaŭrinde nia retpaĝo esperanto.net suferis eksteran atakon de hakero. La teknikistoj de UEA jam reakiris la kontrolon de la retejo kaj baldaŭ ĝi revenos al normaleco. Bedaŭrinda sitacio, kiu tamen montras, ke nia lingvo fariĝis sufiĉe grava por esti celo de spamistoj kaj hakeroj.

S-ro Francesco Maurelli komentarias:
Efektive dum komitata forumo en Lahti oni akuzis idistojn, kaj estis serioza reago ke UEA denoncu tion al polico kaj petu monkompenson pro damaĝoj, ĉar idistoj estas malmultaj kaj certe eblas identigi ilin...
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0399 s s 
  Total: 0.0533 s s