Esperanta Civito

Vjetnamio dekoracias UEA-prezidanton


Vjetnama Unio de Organizoj por Amikeco liveris 1 aŭgusto 2007 la insignon "Por paco kaj amikeco inter la popoloj" al Renato Corsetti, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.

Corsetti esperantiĝis en la 1960aj [trovinte lernolibron en USIS-oficejo en Romo]. Ekde tiam, li helpis publikigi esperanto-eldonaĵojn de Vjetnamio por alparoli la mondon pri la rezistomilito de la lando por nacia sendependeco kaj reunuigo.

Parolante ĉe la ceremonio, Corsetti diris ke "li kredas ke esperantistoj tra la tuta mondo daŭre subtenos Vjetnamion en la procezo de nacia konstruado kaj evoluigo".

La baldaŭ 70-jaraĝa prezidanto "de ĉiuj esperantistoj" [laŭ memdifino neniam dementita fare de la gvidaj organoj de UEA] estis en Hanojo por partopreni Internacian Junularan Kongreson. Li estas profesoro de AIS San-Marino kaj akademiano de Esperanto.

Lastatempe ak. Corsetti distingis sin interalie pro publika defendo de la agreso de Popola Ĉinio kontraŭ la sendependa Tibeto.

(fonto: vjetnama ŝtata agentejo)

[HeKo 335 8-A, 4 aŭg 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0389 s s 
  Total: 0.0525 s s