Esperanta Civito

TEJO bezonas mem evoluigi sian organizan kulturon


Malgraŭ someraj fulmotondroj serene disvolviĝas la Internacia Junulara Kongreso, bone organizita de Slovaka Esperanto-Junularo en Liptovsky Hrádok, piede de la Tatra montaro. La sereneco montriĝas ankaŭ ĉe la Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kiu ĵus elektis unu el la plej interkontinentaj estraroj en sia historio, tamen prezidatan de eŭropano.

Hazarde (aŭ ne?) la estraro konsistas en naŭ personoj, kvazaŭ spirita bahaa asembleo: ja la nederlanda prezidanto, s-ro Joop Kiefte, estas bahaano. Ĉi tiu estas ankaŭ la unua estraro kie sidas homo havanta la esperantan civitanecon (eĉ fondumo Pro Esperanto financis la akiron de lia pasporto, post subvencia rifuzo fare de TEJO) kaj kun plej granda enesto de azianinoj: triono el la tuto.

La Komitato aprobis unuanime (kun unu sindeteno) statutmodifon kiu enkondukas diferencon inter sekso kaj genro rilate diskriminacion. Kontraŭe, ĝi malaprobis kun granda plimulto la proponon modifi la nomon de TEJO: ĝi restos "esperantista junulara organizo", kaj ne iĝos "esperanto-junulara organizo". La malaprobon ne klarigas filologia konsidero (esperanto- kombiniĝas kun substantivo, ne kun adjektivo), sed duboj pri la efiko de la ŝanĝo, en publikrilata bildo.

La organiza kulturo heredita de UEA daŭre influas la societon, malgraŭ parta ĝisdatigo laŭ eŭropuniaj modeloj kaj, precipe, atento pri interpersona empatio pli ol "profesiigo". Tio kaŭzas longegajn sesiojn por ekzameni individuajn ecojn de kandidatoj al la estraro, anstataŭ diskuti pri programo. Certe unu el la plusvaloroj de TEJO estas la lernado kunesti kaj kune labori; sed ĝi kuntrenas ankaŭ problemojn, precipe kadre de la ekzistanta organiza kulturo.

Ene de tiu dialektiko ankaŭ la juneco helpas, kaj samtempe malhelpas pro la rapida generacia interŝanĝo.

[HeKo 715 2-A, 30 jul 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0569 s s