Esperanta Civito

Sten Johansson taksas la libroservon de UEA


Mi revenis hejmen de mia tria (kaj supozeble lasta) UK, en Lahti. Estis interese fari turisman viziton en Esperantujo. Kelkaj aferoj ja plaĉis, precipe iuj artaj aranĝoj. Krome mi ĝojis, kiam kelkaj nekonatoj spontane alparolis min, dirante ke ili legis kaj ĝuis “ĉiujn miajn librojn”. Tian etan troigon mi facile pardonis...

El la programo ĉefe interesis min kulturaj eroj. Kiam tiaj mankis, mi iris al bierejo ĉe la lago Vesijärvi, aŭ naĝis en tute apuda lageto. Pli ĝene estis, kiam kulturaj aranĝoj – eĉ literaturaj – okazis samtempe, paralele. Mi ne povis ĉeesti la Belartajn Konkursojn pro samtempa bonega koncerto en la hejmo de la kantelisto Timo Väänänen. Kaj mi maltrafis omaĝon al Baldur Ragnarsson pro mia samtempa propra aŭtora (fakte tradukista) duonhoro pri "Orm la Ruĝa" [, dua parto, la unuan majstre tradukis Bertil Nilsson].

Ankaŭ la principoj de la libroservo iom surprizis min. Ĉeestis tri nun aktivaj aŭtoroj de originala beletro, kiujn oni invitis al aŭtoraj duonhoroj kaj al du-tri aliaj literaturaj programeroj: Spomenka Ŝtimec, Anna Löwenstein kaj mi. Kelkaj homoj volis aĉeti niajn verkojn. Sed la libroservo apenaŭ helpis. Kiam Anna atentigis, ke ŝiaj du romanoj mankas, [libroservestro] Ionel Onet diris ke li devas doni prioritaton al novaj verkoj. Kiam mia plej nova romano (el 2018) elĉerpiĝis en la dua tago, li diris ke li tre kontentas, kiam libroj elĉerpiĝas. Ankaŭ la verkoj de Spomenka plejparte ne aĉeteblis.

Laŭ mia sperto, kio plenigis 95% el la tabloj estis ŝimaj broŝuroj el 1930. Supozeble tion preferas la esperantistoj, sed ial tiuj ŝimaĵoj plu restis surtable en la lasta tago. Mi ne estas granda fano de kapitalismo, sed ĉi-okaze mi ŝatus se la proponado pli respondus al la demandado de la merkato...

(Sten Johansson, en "Literatura Babilejo")

[HeKo 715 6-A, 3 aŭg 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0459 s s 
  Total: 0.0587 s s