Esperanta Civito

Literatura kafejo pri la jubilea numero de LF


La nuna ĉefredaktoro elektis Budapeŝton por prezenti la 300an numeron de "Literatura Foiro",  kaj pli da ĉeestantoj ol kutime honoris la hieraŭan literaturan kafejon, organizitan de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito.

C-ino Perla Martinelli rapide retrospektivis la kvindek jarkolektojn de LF, kies ĉefaj etapoj post la unua numero (nur monaton post la apero de PIV) estis la transiro de la Patrola epoko al la svisa kooperativo en 1980, la ensorbo de "Planlingvistiko" en 1987, la transformo al organo de la Esperanta PEN en 1993 (koincide kun la akcepto de nia lingvo ĉe PEN Internacia), la konstanta kresko enhava kaj kvanto dum la raŭmismaj jardekoj.

Al la kultura revuo de (preskaŭ) ĉiuj rekordoj grave kontribuis ankaŭ hungaroj, kiel emfazis dum sia interveno c-ano Giorgio Silfer. Siavice d-roj Vilmos Benczik kaj Balázs Wacha alportis interesajn rimarkojn en la posta debato. Iom melankolie eĥis la informo ke alia kultura periodaĵo, "La Gazeto", ĉesos fine de 2019.

Al ora jubileo la ĉeestantoj tostis per aŭtenta bretona cidro. La venonta literatura kafejo disvolviĝos samloke 19 septembro 2019.

[HeKo 715 9-B, 9 aŭg 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0120 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0554 s s