Esperanta Civito

Strategia deklaro de Afrika Esperanto-Instituto


Afrika Esperanto-Instituto, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito, diskonigas sian Strategian Deklaron ĝuste hodiaŭ, en la Tago de la Pakto:

VIZIO
- Arigi ĉirkaŭ ni la celkonscian afrikan esperantistaron.
- Krei novajn sinergiojn kaj stimuli la kunlaboron inter afrikaj esperanto-kleruloj.
- Konstrui kadran strukturon taŭgan por disvolvi la kompetentojn de la afrika esperanto-inteligencio.

MISIOJ
- Transporto kaj distribuo de didaktikaj varoj kaj fakaj kompetentoj de Eŭropo al Afriko.
- Formado de esperanto-aktivuloj kaj specife esperantologoj.
- Esplorado pri la kulturaj kontribuoj eblaj el Afriko.
- Servado al orientita kaj selektita klientaro.
- Dokumentado pri la historio de la afrika Esperantio.

VALOROJ
- Motivita engaĝo: investi sin en la AEI-misioj kun energio kaj profesieca konscio.
- Kvalito: partopreni en la solvo de mankoj kaj misfunkcioj.
- Komunikado: aŭskulti, partumi, transdoni informojn, kaj zorgi pri ilia kompreno.
- Kooperado: labori en spirito interhelpa, valorigante la reciprokan konfidon.
- Iniciatemo: engaĝi sian respondecon per la alpreno de decidoj kaj ties plenumo.
- Respekto, lojaleco, honesteco: sin adresi respekteme al la alparolato, doni pruvon de fidindeco kaj konstanto pri kio ni estas kaj kion ni faras.
- Efiko: ni estas efikaj kaj uzas resursojn kaj rimedojn kiel eble plej efike.

AEI konsistas el du kolektivaj membroj: SIPU en Afriko kaj KCE en Eŭropo. Ĝi planas organizi la 6an Afrikan Esperantologian Semajnon en Buĵumburo.

[HeKo 716 1-B, 10 aŭg 19]
 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0550 s s