Esperanta Civito

Esperantologia Fakultato 2019: pozitiva bilanco


Pli ol semajno kun kursoj, ekskursoj, ludoj, filmoj; kaj en la fino eĉ ventrodanco kaj vespera koncerto. La programo de la ĉi-jara Esperantologia Fakultato en KCE estis aparte intensa kaj riĉa: instruis Cesco Reale, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

Certe la historio de nia lingvo kaj de ĝia kulturo ricevis la ĉefan atenton dum la lecionoj, sed la partoprenantoj (el kvar lingvaj areoj) profundigis ankaŭ temaron de internacia juro, geopolitiko, merkatiko, informado, redaktado, (inter)lingvistiko. Ili estis preparitaj kiel aktivaj intelektuloj.

Ĉi-jare la Esperantologia Fakultato neglektis didaktikon: la celo ne estas formi esperanto-instruistojn. Por tio, same kiel por la preparo de lingvotestistoj, devus ekzisti aparta aranĝo. Utilus unue difini kiu estas la pedagogia (aŭ eĉ andragogia) modelo de la esperanto-instruado. Tian difinon vi trovas nenie en la nuna Esperantio, malgraŭ vasta aktiveco en ILEI, edukado.net ktp. Probable la nova Esperantio, pro la rolo de la civitaneco, komencos ĉerpi el la filozofio de Aristotelo, kun la idealo de mondcivitano

[HeKo 716 5-B, 20 aŭg 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0378 s s 
  Total: 0.0536 s s