Esperanta Civito

La Tyresö-generacio plu regas en UEA


Eta makiavelismo sukcesis kontentigi la katon kaj kune la raton, okaze de la elektoj por la nova Estraro de UEA en Jokohamo. Laŭ propono oficiale formulita de Podvilas Jegorovas el Litovio, la Komitato decidis redukti la nombron de la estraranoj el ok al sep, tiel evitante la elekton ĝuste de la romkatolika aktivulino f-ino Marija Beloŝeviĉ, kontraŭ kiu kampanjis la kroata landa asocio, kies UEA-komitatano estas f-ino Spomenka Ŝtimec.

La Komitato cetere nomumis ĉiujn rekomenditojn de la elektokomisiono, tiel ke la nova Estraro konsistas el: prezidanto Probal Dasgupto el Hindio (Chomsky-ano kaj marksisto, kiel la elirinta Renato Corsetti), unua vicprezidanto Ranieri Clerici el Italio (membro de la Transnacia Radikala Partio), dua vicprezidanto s-ino Claude Nourmont-Moon el Francio/Luksemburgio (la sola reelektita el la elirantaj estraranoj), ĝenerala sekretario s-ino Barbara Pietrzak el Pollando, kaj estraranoj s-ino Loes Demmendaal el Nederlando, Jasuo Hori el Japanio, José Antonio Vergara el Ĉilio. La plej populara el la sep elektitoj ŝajnas Dasgupto (nur du voĉoj kontraŭaj), la malplej populara ŝajnas Clerici (dek du vochoj kontraŭaj).

Neniu ŝanco por la nerekomenditoj, speciale ne por Yves Bellefeuille el Kanado, kiu deklaris la elektoproceduron en UEA "absolute maldemokratia". Ankaŭ Amri Wandel vane protestis pro la ekskludo de sia kandidateco. Tria viktimo de la sovetieca elektosistemo en UEA estis Maritza Gutierrez el Kubo.

La prezidanto kaj la du vicprezidantoj apartenas al la Tyresö-generacio, kiu tiel plu regas en la Asocio, kvankam inĝ. Ranieri Clerici siatempe kontraŭis la enhavon de la Deklaracio de Tyresö: tio ne aperas en lia kandidata biogramo, same kiel ne aperas lia partianeco; male, aperas ke li prezidis la italan sekcion de TEJO -- kio veras, sed li demisiis nur post kelkaj semajnoj (septembro-novembro 1969), pro profesia okupo.

[HeKo 336 1-A, 6 aŭg 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0564 s s 
  Total: 0.0709 s s