Esperanta Civito

Ĉefkandidatoj el tri kontinentoj por la Civita Senato

La Komitatoj Kunordigaj kaj Subtenaj de la Verda, respektive de la Blanka Listo ankoraŭ ne komunikis siajn tutajn kandidatlistojn, sed oni eksciis ke la ĉefkandidatoj venos el tri kontinentoj.

La Verda Listo kandidatigas azianon por la Konsuleco: sen. Riichi Karibe, kun la japana kiel ĉefa eduklingvo; kaj eŭropanon por la Vickonsuleco: sen. Julio Herrero (ĉefa eduklingvo: la hispana). La Blanka Listo rekandidatigas eŭropaninon ĉe la numero 1: sen. Anna Bartek, nomata Anjo Amika (ĉefa eduklingvo: la hungara); kaj afrikanon ĉe la numero 2: c-ano Abasi Nshimirimana (ĉefaj eduklingvoj: runda, franca, araba).

Unuafoje la Esperanta Civito povus esti prezidata de aziano, eĉ "flavulo". Kaj unuafoje estus elektita senatano de islama religio.

Sur la balotilo, la simbolo de la Verda Listo restos stilizita arbo (kun videblaj branĉoj kaj radikoj), dum tiu de la Blanka restos stilizita fiŝo. La kampanja slogano de la Verdanoj estos: "Por Civito laika, progresema, ekologia"; dum tiu de la Blankanoj estos "Civito bezonas kaj Popolon kaj Dion".

La kandidatlistoj estas liverendaj antaŭ la fino de septembro.

[HeKo 717 6-C, 7 sep 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0170 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0379 s s 
  Total: 0.0549 s s