Esperanta Civito

Bizaraj respondoj en la UEA-Komitato


En la UEA-Komitato kunsidanta en Jokohamo d-ro Ulrich Lins metis demandon pri la agadraporto aperinta en la junia numero de "Esperanto". Prezidanto Corsetti respondis ke temas pri agadraporto de la movado entute sed ne speciale de UEA. Iu komentariis en la publiko: "Ni jam sciis ke UEA rajtas fari nenion kondiĉe ke aliaj laboru..."

Venis denove la temo de la "insultado" fare de c-ano Gbeglo Koffi. Prezidanto Corsetti parolis pri skizofrenia situacio, kie Gbeglo "deziras ricevi subtenon de UEA por uzi ĝin kontraŭ UEA". Laŭ Corsetti tamen "la afrika agado iras pli bone nun ol antaŭe". Neniu reprezentanto de Afriko ĉeestas en la Komitato.

Poste en la kunveno pri afrika agado Renato Corsetti rekomendis neniam helpi rekte al afrikanoj, sed sendi monon al Roterdamo por la afrika fonduso. Precize la inversa strategio kompare kun tiu de Hans Bakker (vidu HeKon 334 6-A).

Al la demando "Kial la financa raporto de UEA ankoraŭ ne aperis?" de la estraro venis tre simpla respondo: "Pro malsano de la kasisto".

Kio pri la lunda UK-tago, ekster la Komitataj kunsidoj? Estas nenio direnda pri la kleriga lundo: iom ŝablonaj temoj.

Ĉe aŭtoraj duonhoroj, kelkaj verkistoj prezentis malnovaĵojn. Male, Spomenka Ŝtimec prezentis amason da tradukaĵoj al la japana. Inter ili situas libreto dediĉita al William Auld, per la esperantigo de Hiroyuki Usui. Ankaŭ Gerrit Berveling montris amason da tradukaĵoj siaj. Denove pri tradukarto temis kun Humphrey Tonkin, kiu parolis pri ŝekspiraj.

[HeKo 336 2-A, 7 aŭg 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0576 s s