Esperanta Civito

Senato 2020-24: la kandidatoj de la Blanka Listo

La Blanka Listo estas liverita kaj oficialigita. Ĝi enhavas dek tri gekandidatojn, kiujn gvidas senatano Anna Bartek (Anjo Amika) kaj forumano Abasi Nshimirimana, rezidantaj en Hungario, respektive Burundio. Ili ambaŭ estas religie aktivaj: la unua kiel membro de reformita eklezio, la dua kiel islamano.

Sekvas kiel tria MIHALKOV Georgi Mihalkov (verkisto konata sub la pseŭdonimo Julian Modest, rezidanta en Bulgario, edukita ortodokse), poste laŭ alfabeta ordo BELTRAMINI Alessandro (entreprena direktoro, Italio, romkatolike), MUSHOSI Birindwa (instruisto, Ruando, romkatolike), HOLEVITCH Alexander (inĝeniero, Nederlando, ortodokse), KOUABLAN Antoine (instruisto, Eburio, kristane), KOUFINOU Koffitché (sekretario de pentekostana pastro, Togolando, kristane), LOVRIĈ Tihomir (desegnisto, Kroatio, romkatolike), SEBUHORO Honoré (instruisto, Kongolando, romkatolike), SZILVÁSSY Péter (Petro Pruna, studento, Hungario, kristane), TSHAMENA OMBA Aléxandrine (katekistino, Kongolando, romkatolike), VILBASTE Kalle (sakristiano, Estonio, kristane)./p>

Ses kandidatoj naskiĝis en Afriko, sep en Eŭropo. La franca estas la plej ofta eduklingvo, pro la afrikanoj. Estas reproponitaj ĉiuj elirantaj parlamentanoj. Ĉiuj generacioj estas reprezentitaj, de 29- ĝis 64-jara: dojenas Anna Bartek, jam je la kvina mandato.

Rimarkinde, la Universala volis eksigi sian landan asocion en Eburio pro malaktiveco kaj nekontakteblo; sed kandidatas la prezidanto de tiu establo, mem aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito. Cetere unuafoje kandidatas al la Civita Senato ankaŭ estrarano de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

[HeKo 718 6-C, 24 sep 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0398 s s 
  Total: 0.0536 s s