Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio, aŭg-sep 2019

Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.

UEA 955,12 -- je minus 4,3%. La kvanta malsukceso de la Universala Kongreso negative influos al la financoj, pli kaj pli en krizo. Dum tiu UK la Komitato ne alprenis definitivan decidon pri la "aŭsteriga" Fettes-plano, sed nur prokrastis je ses monatoj ĝian plenan aplikon. Aliflanke, la interna opozicio ne sukcesis renversi tiun planon, kaj la Komitato konfirmis sian konfidon al la ĝisnuna gvidantaro. La strukturo ankoraŭ eltenas.

TEJO 206,27 -- je minus 3,25%. Pli ol la organiza strukturo (mankas la burokratia balasto de UEA) en TEJO pezas organiza kulturo, kiu devigas la Komitaton dediĉi tro da tempo kaj energioj al normigaj demandoj. La bildon de la Junulara parte kompromitis la skandalo pro ĝia blufa membraro. Kaj la tro disa estraro (unu sola eŭropano) malfortigas la strukturon mem.

SAT 152,24 -- je plus 1,58%. La tre sukcesa kongreso en Barcelono malfermas perspektivon kaj nutras esperon.

FPEF 345,45 -- je plus 2,8%. La bonega kaj rapida negoco de la aĉeto de nova apartamento (kun fidela luanto) en la plena centro de Ĉaŭdefono; la ekoficado de konstanta deĵorantino en la Domo de Andaluzio, samtempe je dispono kiel helpanto por la nova Kapitulo; la rapida kaj efika organizado de la elektoj por la Senato: tri gravaj rezultoj fine de la somero.

KCE 1007,57 -- je minus 0,05%. Ĉiuj someraj staĝoj okazis, male ol pasintjare. La financoj estas en ekvilibro, sed ĉiam rande de deficito.

LF-koop 297,47 -- je plus 32%, pro la aĉeto de tria apartamento en Ĉaŭdefono, asignota al Feminisma Esperanta Movado. Kombine kun tiu asignota al la Esperanta PEN, la kapitalo de LF-koop en nemoveblaĵoj egalas nun al la duono de tiu de KCE.

PEN 193,59 -- je minus 0,1%. Rumoroj de problemoj internaj al PEN Internacia vekas atenton pri la stato de la neesperantista tegmenta organizo.

[HeKo 719 2-C, 3 okt 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.2813 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.3254 s s