Esperanta Civito

Unua alparolo de nova UEA-prezidanto

Per la suba salutmesaĝo, aperonta en la kongresa kuriero "Jokohamo ondas", unuafoje d-ro Probal Dasgupta sin adresas al la esperantistaro kiel UEA-prezidanto.

La unua alineo de la mesaĝo koncernas la aŭtoron mem. D-ro Dasgupta ne havas bonajn precedencojn de aŭskultemo, se konsideri ke li facile sin turnis al esperantistoj, eĉ al gekolegoj en la Akademio de Esperanto, per la ofenda refreno "vi ne kapablas kompreni, ĉar certe vi ne legis tiun libron". Oni vidos ĉu li ŝanĝiĝis.

Tio, kion d-ro Dasgupta diras en la ceteraj alineoj koncernas la asocion kiun li nun prezidas. Ŝajnas, ke li volas proponi al IEL/UEA (nome la nuna UEA, ĉar la asocio al kiu li aludas ne plu ekzistas de post jardekoj) rolon kiu ne situas en ĝia statuto, kaj certe ne en la unusola strategia deklaro lastatempa, nome la Manifesto de Prago (1996), laŭ kiu esperanto celas esti rimedo por lingva demokratio (kaj ne por solvi la mondan lingvan problemon). Se konsideri ke la asocio estas perdanta tutan kontinenton, estus interese vidi kiel prezidanto el la Tria Mondo kapablos modifi la kontraŭafrikan linion inspiritan de Ertl-Kniivilä-Buller (kaj aplikitan de Corsetti, spite al la opinio de Hans Bakker kaj kontraste al la investoj de la Esperanta Civito en Afriko).

Jen la mesaĝo de d-ro Probal Dasgupta:

Mi estas estimanto de la amikecoj. Mi salutas vin en la nova rolo de via prezidanto, kiu havas la privilegian devon konstante aŭskulti vin. Esperanto estas specife amika kaj aŭskultema lingvo.

Ni donis unikan formon al nia helpemo ekde 1914. Dum la Unua Mondmilito ni peris mesaĝojn, manĝojn, medikamentojn inter la militantaj landoj. Ĉu nur dum milito aperas tiaj urĝoj? Ne! Ĉiam ekfajras krizaj bezonoj, ĉu pro subita tertremo ie, ĉu pro konstanta nutraĵomanko aliloke. Niaj helpemaj komunik-rimedoj devas ĉiam esti pretaj aŭdi la petojn de akutaj bezonantoj kaj trovi kapablulojn, kiuj tuje kaj taŭge fajrobrigados la fajrojn – precize kiel dum militoj.

Ĉu tia ĝeneralega, skolta helpemado - okupiĝanta pri viktimoj de inundoj, de malsategoj, de tertremoj – estas vere prioritata en movado por neŭtrala mondlingvo? Ni jam respondis tiun demandon en 1914. Jes ja.

Ni estas helpema lingvanaro; ni kredas, ke la lingvoj devas per neŭtrala pontado plibonigi sian komunikreton. Kial? Ĝuste ĉar la plej drastaj suferantoj bezonas esti atingataj kaj servataj fulmrapide. Eĉ sur pli banala nivelo, ni ĉiuj ja scias, ke la delegita reto kaj aliaj UEA-strukturoj estas absolutaj antaŭkondiĉoj por nia kolektiva ekzisto, pli gravaj ol la gramatiko.

La nuna estraro laboras por plifirmigi niajn instituciojn, ĝuste ĉar ni vidas en ili la esencon kaj estontecon de la zamenhofa lingvo. Venas 2008, kiun UN deklaris la Internacia Jaro de la Lingvoj; kaj ni centjariĝos! Vi, kiuj kongresas, kaj precipe tiuj inter vi, kiuj staras ĉe la sojlo de UEA kaj ne en nia anaro, bonvolu ja alĝi al la Asocio kaj kunagi kun ni! Vi trovos, ke ni helpas atingi ankaŭ viajn celojn.


[HeKo 336 3-A, 9 aŭg 07]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.0595 s s