Prof. Astori gastos en la dua Interlingvistika Seminario
Prof. Davide Astori el la universitato de Parmo estos la ĉefa gasto de la dua itala Interlingvistika Seminario, planata ĉe lernejo LEST en Salo' por sabato la 23a de majo 2020, pri la ĉeftemo "Lingue segrete e segreti degli alfabeti".
Prof. Astori prelegos matene pri sekretaj (plan)lingvoj kaj posttagmeze pri "Enkonduko al la mistiko de la hebrea alfabeto". La studan tagon fermos c-ano Giorgio Silfer, per prelego pri "Kriptaj aspektoj de esperanto".
Kun la apogo kaj la aŭspicio de Itala Interlingvistika Centro, la itallingvan seminarion organizas c-ino Lorena Bellotti. Pliaj informoj en https://www.lestgroup.com/1-seminario-di-interlinguistica/
[HeKo 719 5-B, 9 okt 19]