Esperanta Civito

Kulturaj gazetoj krizas, tamen ne en la Pakto

La 2019a alportis la belan novaĵon de 300a numero de “Literatura Foiro” ene de 50a jarkolekto; plusa jubilea ĉerizo: ok pliaj paĝoj en ĉiu numero, sume 384 paĝoj da esperanto-kulturo tra la tuta jaro, kun moderna grafiko kaj admirinda akurateco.

Bedaŭrinde estas ankaŭ malbonaj novaĵoj. Ĉesos jarfine kaj “La Gazeto” de Eŭgeno de Zilah kaj “La Ondo de Esperanto” de la paro Korĵenkov-Gorecka. Kaj grave malfruas (jam du numeroj, el tri) “Beletra Almanako” de eldonejo Mondial.

Pli regula, sed kun ŝvebo de subita mutacio pro manko de financado, la aperado de “Kontakto”, ĉefredaktata de brazilano. Efektive kaj TEJO kaj UEA (nominala kaj jura posedantoj) faras malmulton por disvastigi ĝin.

Intertempe pendas la faraonaj planoj de Fabricio Valle, publike skoldita eĉ de Osmo Buller pro la ĉeso de Heroldo en 2017, dum KCE regule produktis la kolektojn 2018an kaj 2019an de la baldaŭ centjara gazeto.

La krizo de la periodaĵoj, paperaj aŭ retaj, akriĝis paralele al la malbona sorto de UEA. Evidente ne ĉiu problemo dependas de la Universala, sed ĉu nur hazarda koincido? Male, la periodaĵoj aliĝintaj al la Pakto aspektas tute sanaj, se ne eĉ fortikaj. Ĉu ankaŭ tio estas nur hazarda koincido? Ne tute.

Kiam "Debrecena Bulteno" eksilentis, la Pakto iel helpis revivigi ĝin, per la publikigo de surogata numero "Decembra Bulteno" dum kelkaj jaroj, ĝis evidentiĝis ke la posedanto ne deziras pluvivigi ĝin. Kaj kiam "Femina" ĉesis, FEM ricevis helpon de LF, per la aldono de la ok feminaj paĝoj ĉiunumere. Analoga helpo venis por la relanĉo de "Heroldo de Esperanto".

[HeKo 719 6-B, 11 okt 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0671 s s 
  Total: 0.0829 s s