Esperanta Civito

Gravaj limdatoj por la Civitaj povoj

Estas okazantaj la balotoj por la elektoj de la Senato de la Esperanta Civito (2020-24) kaj por du referendumoj. Pri ĉiuj voĉdonadoj la skrutinioj disvolviĝos la 15an de decembro 2019.

La Senato elektota en decembro oficos ekde la 20a de marto 2020, okaze de la inaŭgura parlamenta sesio en Budapeŝto. Ĝis tiu sesio la paktintaj establoj bonvolos komuniki la nomojn de siaj delegitoj ĉe la Forumo. Manke de tiu komuniko, oni konsideros konfirmitaj la elirantajn. Dum la Foruma seanco en Budapeŝto (kiu okazos tuj antaŭ la Senata) la forumanoj, se elektitaj al la Senato, deklaros ĉu ili akceptas la senatecon aŭ preferas resti forumano.

Konsekvence la nuna Kapitulo, sub la prezido de la eliranta Konsulo, oficos ĝis la 20a de marto, kiam la eniranta Konsulo komunikos al la Senato por la necesa ratifo la novan Kapitulon. Je la 1a de oktobro 2019 la delego de c-ano Abasi Nshimirimana revenis al la Konsulo, kiu dankas lin pro lia kunlaboro kaj bondeziras okaze de lia trijara restado ekster Afriko kiel studento.

La Forumo elektos en Budapeŝto la novan Kortumon. Eblos baloti perkoresponde ekde la 1a de februaro 2020: la balotiloj senditaj poŝte per koverto estos aldonitaj en urno al tiuj mane liveritaj en Budapeŝto mem la 20an de marto. La kandidatigoj por la arbitracia instanco estos atendataj en Ĉaŭdefono ĝis la 15a de januaro 2020.

(subskribis Giorgio Silfer, Konsulo)

[HeKo 720 7-C, 3 nov 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0179 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0454 s s 
  Total: 0.0633 s s