Esperanta Civito

"Gvendolena la blanke-brova" premieros en Germanio


La Novjara Renkontiĝo de Esperanto-Land en Wiesbaden (Germanio) gastigos la mondan premieron de "Gvendolena la blanke-brova", per la interpreto de la aŭtoro. Pro la dimensio de la aranĝo bedaŭrinde Giorgio Silfer rezignos pri la uzo de kasteledo.

"Mi ĝojas ke tiu premiero okazos proksime al Frankfurto-ĉe-Majno, kie disvolviĝis la verŝajne plej sukcesa prezento de alia kamiŝibajo el mia trilogio: "Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj". Miaj verkoj ne celas specife infanan publikon, sed mi klopodos priservi ĉiujn aĝojn" diris la aŭtoro.

En la ĉi-jara NR prelegos ankaŭ Perla Martinelli, ĉefredaktoro de "Literatura Foiro", pri la kvindek jaroj de la revuo. La unuaj du kamiŝibajoj jam aperis en LF, sed ne la tria, ĉar mankis ankoraŭ la bildoj.

[HeKo 721 4-B, 12 nov 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0680 s s 
  Total: 0.0820 s s