Des pli malfacila konjunkturo en TEJO kaj UEA
Roterdamo travivas plian malfacilan konjunkturon ene de sia longdaŭra krizo. Unuflanke la Universala pli kaj pli rezignas pri servoj kaj produktoj, precipe pro malfortiĝo de la stabo, jen pro maldungoj jen pro perdo de membroj. Aliflanke la Junulara perdis hodiaŭ sian ĝeneralan sekretarion, kiu eksiĝis pro personaj kialoj.
En la kazo de TEJO (pri kiu la Civitanaro estas referendumanta, ĉu indas aligi aŭtomate siajn sub35ulojn) influas negative la organiza kulturo, grandparte heredita el UEA, kiu malfaciligas la transprenon de respondecoj. Kaj kompreneble la juneco povas efiki negative, pro la subitaj ŝanĝoj en la individua vivo, tipaj de bela sed ne stabila aĝo.
En la kazo de UEA la perdo de laborfortoj bedaŭrinde miksiĝas kun internaj puntilioj, stimulataj ĝuste de ties organiza kulturo. Laste, konflikto inter Osmo Buller kaj Aleks Kadar pro la enhavo de la protokolo de la komitatkunsidoj en Lahtio. Post kelkaj tagoj en Roterdamo mem eblos sperti (aŭ spekti) finkalkulon pri la reala situacio de la Asocio.
Dume, bonŝance, la Esperanta Civito malrapide sed sekure fortikigas sian strukturon.
[HeKo 722 1-A, 21 nov 19]