Esperanta Civito

La civitaneco estus kvazaŭ privilegio


Por la Romianoj, almenaŭ ĝis Karakalo, la civitaneco estis grava politika privilegio. Ĝi ja donis civilajn rajtojn kiujn la granda plejmulto de la imperianoj ne havis. Akiri ĝin estis malfacile, se la koncernato ne estis italo (aŭ eĉ nur romano, ĝis Julio Cezaro).

La ekesto kaj disvolvo de la Esperanta Civito enkondukis plurajn novaĵojn en Esperantion: unu el ili estas la konsekvencoj de la civitaneco. Delonge ekzistis diferenco inter "esperantisto", "esperantismano", "esperantano", por marki distingon inter lingve fluaj aktivuloj, efektivaj movadanoj, simplaj simpatiantoj. La nova koncepto de Esperantiano markas plian distingon, kongrue al la influo de raŭmismo.

La ekonomia kresko de la Civito, ankaŭ tra paktintaj establoj, paralelas al ĝia organiza kaj politika kresko. La proprieto de pluraj nemoveblaĵoj kaj la mastrumado de kelkaj oficejoj kunigis rimarkindan kapitalon. Tio kaŭzas tute alian perspektivon ol ĉe la tradiciaj esperanto-movadoj, specife tiuj en financa krizo: dum ĉi-lastaj strebas akiri pli da kotizantoj, en la Esperanta Civito oni celas la kvaliton. La nova Esperantio interesiĝas pri verkistoj, gejunuloj, praktikaj aktivuloj, denaskistoj, intelektuloj kiuj flue parolas nian lingvon.

En la Civito la kvanta kresko ne estas malgrava, sed oni ne akceptas kiun ajn. Tial ke ne ekzistas kotizoj, des pli gravas kontroli la kvaliton de la subskribontoj de la civitana petskribo. La selektadon de la petskribontoj oni lasas al la paktintaj establoj; sed la zorga preparado de novaj kadroj firme situas ĉe la Kapitulo. Ja ne eblas transdoni al iu ajn gravan kulturpolitikan heredaĵon, kiu jam estas eĉ ekonomie rimarkinda.

Al la selektado kontribuas la konstanta monitorado pri la opinioj esprimataj prese aŭ rete. Kadre de sia prudento, la Esperanta Civito pretas doni al ĉiu almenaŭ unu ŝancon. Intelekte honestaj esperantlingvanoj estas ĉiam bonvenaj.

(Giorgio Silfer, Konsulo)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0561 s s