Esperanta Civito

Fino de la lastaj Lapenna-institucioj


Pasintsemajne estis dissolvita la fondaĵo Ivo Lapenna, starigita en Kopenhago 15 decembro 1984 (75-jariĝo de prof. Ivo Lapenna) fare de prof. Paul Neergaard (tiama vicprezidanto de la Akademio de Esperanto) kune kun la mezgrada instruisto kaj eldonisto Peter Zacho. Ĝia plenumkomitato, prezidata de d-ro Klaus Perko, opiniis ke ne plu ekzistas la kondiĉoj por ĝia pluvivo.

Tio kuntrenas ankaŭ la tujan dissolvon de la Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna, fondita en Vieno 23 aŭgusto 1997, prezidata de prof. d-ro Carlo Minnaja.

La fondaĵo produktis plurajn verkojn de kaj pri Ivo Lapenna, inkluzive de kvin-diska serio kun dek liaj prelegoj, enhavanta ankaŭ la tri-minutan intervenon en la Montevidea UNESKO-kunsido de decembro 1954. Dum la jaroj la Fondaĵo financis, kaj la instituto atribuis, stipendion al dekkelko da universitata diplomitoj defendintaj disertaciojn pri esperanto kaj interlingvistiko laŭ la sciencaj kaj etikaj principoj de Ivo Lapenna.

Restos ankoraŭ dum kelka tempo alireblaj la paĝoj de la Fondaĵo kaj Instituto je la adreso http://www.ivolapenna.org/old_site/index.php?fondajho

(fonto: Carlo Minnaja)

[HeKo 722 8-A, 3 dec 19]

C-ino Manuela Blanco komentarias:
Vane mi serĉis en la retejo: ĉiuj PDF-dokumentoj jam malaperis, bedaŭrinde.

C-ano Carlo Minnaja respondas:
Restas alireblaj la hejmpaĝoj de la Fondaĵo kaj de la Instituto je la menciita retadreso, enhavanta statutojn, konsiston, membraron, liston (nekompletan) de la ISIIL-stipendiuloj. La bedaŭrata nealireblo de la PDF-dokumentoj ne dependas de la nuna estingiĝo, sed de jam delonga nedisponeblo.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0726 s s 
  Total: 0.0867 s s