Esperanta Civito

En 2021 ankaŭ TEJO kongresos en Britio


Post jardeka paŭzo la Internacia Junulara Kongreso ree okazos samlande kiel la Universala: fakte nur britaj membroj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kandidatiĝis por 2021, kiam UK disvolviĝos en Belfasto, la havenurbo kie oni konstruis la sinkontan Titanic.

"Ni intencis kandidatiĝi nome de VEJO kaj Tajlandaj esperantistoj por IJK en Tajlando. Ni havis Azian teamon ne nur en Vjetnamio kaj Tajlando. Ni preparis preskaŭ ĉion por la kandidatiĝo, sed bedaŭrinde estis ŝanĝo en nia teamo: du el tri tajlandanoj translokiĝis kaj havis alian laboron, ili povas kunprepari sed ne partopreni en la tuta IJK" bedaŭras la kasistino de TEJO, Bui Mung (Feliĉa).  Tamen ŝi ne tute malfeliĉas, ĉar la azianoj "decidis ne kandidatiĝi nun, sed revenos eble venontjare, kiam UK 2022 eblus okazi en Ĉinio".

La tuj venonta IJK disvolviĝos en Someren (Nederlando), 11-18 julio 2020. Tiam oni scios ĉu la Civitanaro sub la 35a aĝjaro estos aŭ ne aligita aŭtomate al TEJO.

Dum la lastaj tri monatoj la Junulara praktike ne havis ĝeneralan sekretarion. Post la elirinta, tre diligenta Konstanze Schönfeld, apenaŭ aktivis la enirinta Catherine Neilson, kiu fine de novembro demisiis pro familiaj zorgoj. Provizore anstataŭas ŝin alia estraranino.

[HeKo 723 1-A, 5 dec 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0462 s s 
  Total: 0.0603 s s