Esperanta Civito

La kanto de l' frateco - esperantigita


La originalo estas en la angla, ĉar ĝin kantas skota roto en la tranĉeo, dum la Kristnaska nokto, en la mirinda filmo "Joyeu x Noël". Tial ĝia plej konata titolo estas "I'm dreaming of home", kvankam la komponisto, Philippe Rombi, uzas ankaŭ la francan titolon "Hymne de fraternisés". Ekde la morgaŭa Zamenhofa Tago ĝi estos kantebla ankaŭ en esperanto, per la traduko de c-ano Giorgio Silfer.

"Bondezira donaco por ĉiu esperanto-kantisto, precipe tiuj kun soprana voĉo, kiel Anjo Amika kaj Federica D'Antonino, okaze de la Tago de la Esperanta Kulturo" diras la tradukinto. "Certe la kanto havas pacifisman eĥon, sed ĝi esprimas precipe profundan nostalgion. Ne nur de soldato ĉe la fronto, sed ankaŭ de elmigrinto, aŭ de ekzilito. La hejmveo povas koncerni tutan landon, sed ankaŭ nur unu domon" li klarigas.

Anjo Amika jam anoncis ke la kanto eniros ŝian repertuaron. Kun kiu titolo? C-ano Silfer sugestas inspiriĝi al unu el la versoj de la tria strofo: La verde paca land'. La versoj estas viraj sepsilaboj, do finiĝas jambe, kaj estas rimitaj (eĉ pli ol en la originalo).

[HeKo 723 8-B, 14 dec 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1091 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0524 s s 
  Total: 0.1615 s s