Esperanta Civito

PEN-kandidato por literatura Nobel

Post semajno, okaze de la asembleo de Esperanta PEN-Centro, estos diskonigita ankaŭ al la publiko la nomo de la esperantlingva verkisto kiun la Esperanta PEN kandidatigis al la literatura Nobel-premio 2007, kune kun la itallingva Umberto Eco. Oni jam scias ke la PEN-membraro rete selektis kvinon da eblaj kandidatoj jam pasintjare, post la forpaso de c-ano William Auld: temis pri Marjorie Boulton, Miguel Fernàndez, Istvàn Nemere, Giorgio Silfer kaj Spomenka Ŝtimec. La sama membraro poste voĉdonis por nur unu el la kvino, la efektiva kandidato.

Esperantlingva Verkista Asocio ne reagis al la proponoj de la Esperanta PEN, probable ankaŭ ĉar en organize malfacila momento: ne efektiviĝis la plano de ĝia nuna prezidanto, d-ro Mauro Nervi, transformi EVAn al literatura akademio, kaj la asocio ŝajnas en sakstrato. Tamen, sen la konsulto kun la bazo kiu demokratie karakterizis la Esperantan PEN, lastatempe subite elmergiĝis la nomo de EVA-kandidato: Baldur Ragnarsson; evidente unuafoje nur por la Nobelo de 2008. Se Ragnarsson estintus unu el la supre menciita kvino, estus ŝanco por estonta komuna kandidato, kiel okazis pri William Auld. Sed, krom eraro, neniu el la dudeko da PEN-verkistoj entute pensis pri Ragnarsson. 

La baldaŭa asembleo de la Esperanta PEN renovigos la komitaton kaj pritraktos la ĉeeston de nia literaturo ne nur ĉe PEN Internacia, sed ankaŭ en aliaj rimarkindaj literaturaj medioj, kongresoj, festivaloj.

[HeKo 336 7-B, 13 aŭg 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0124 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0544 s s