Esperanta Civito

La rekta demokratio donas surprizan rezulton

Unuafoje la Civitanaro estis vokita al referendumoj, kvankam nur enketaj, tio estas sen devontigo por la leĝodona kaj ekzekutiva povoj; des pli ke ĉi-lasta neniel sin esprimis pri la temo, pro neŭtraleco. Male sin esprimis la ĉefkandidatoj de ambaŭ listoj por la Senato, en plena sintonio: pri la unua referendumo (ĉu la esprimo "Ĉaŭ!" signifas "Saluton, civitan(in)o!"?) ili invitis al jeso, ankaŭ ĉar la aprobo pri la signifo ne implicas la devigon de ties uzo; pri la dua (kiuj havas la esperantan civitanecon kaj ne atingis tridek kvin jarojn, ĉu tiuj estu aŭtomate aligitaj al TEJO en la senpaga kategorio "Junaj Amikoj de Esperanto"?) ili indikis nenion.

La provizora rezulto de ambaŭ referendumoj montras kvantan samecon: 170 validaj voĉoj por la unua, 169 por la dua. Simila estas la nombro da sindetenoj: 30 por la unua, 39 por la dua -- fakte relative alta procento.

Absolute rimarkinda la skrutinia diverĝo: pri "Ĉaŭ!" jesis 119 kaj neis 21, dum pri la aliĝo al TEJO jesis 37 kaj neis 97. Alivorte 70% aprobis la saluton inter gecivitanoj (eĉ se inkluzivi negative la sindetenojn: sen tiuj estus 85%), dum nur 28,46% aprobis la aŭtomatan aliĝon al Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (sed estus eĉ nur 21,89%, se enkalkuli ankaŭ la sindetenojn).

Kurioza detalo: la jeso por "Chaŭ!" gajnis ĉie, escepte de la pacifika balotejo, dum la neo por TEJO gajnis ĉie, escepte ankoraŭ en Ameriko, Azio kaj Oceanio. La plej seniluziiga por TEJO estis Afriko, kie situas tri kvaronoj de la Civitaj gejunuloj: nur unu (tamen pli ol 35-jara) jesis.

La verdikto de la referendumoj ne bezonas apartan analizon pri la saluto, dum endas medito pri la negativa bildo de TEJO. Eble ĉe la Blankanoj influis la opinio de c-ano Vinko Oŝlak, kiu forte indignis pro falsaj nombroj donitaj de la Junulara al Eŭropa Unio, laŭ malica informo de skandalisma retgazeto nordeŭropa. "Sed la opinio de unu filozofo ne povas klarigi ĉion" lakone komentariis la eliranta Konsulo (kiu mem voĉdonis jese en ambaŭ referendumoj).

[HeKo 718 8-B, 28 sep 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0563 s s