Esperanta Civito

Esperanta PEN ne konsentas pri birma konferenco


Konforme al manifesto pri kultura libereco, lanĉita dum la lasta PEN-mondkongreso, kaj pro la rezolucio de Unuiĝintaj Nacioj kiu kondamnas Birmon pro la persekuto kontraŭ la islama rohinĝa minoritato, la Esperanta PEN petis la Komitaton pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj rekonsideri la kunvenon kiun tiu Komitato kunvokis al Birmo por majo 2020.

La peton subskribis la delegitoj de la esperanta literaturo, gec-anoj Chiara Macconi kaj Giorgio Silfer. La Ĝenerala Asembleo de UN aprobis en decembro 2019 la rezolucion per vastega plejmulto: 134 por, nur naŭ kontraŭ, 28 sindetene.

La demarŝo de la Esperanta PEN rezultis el interna konsultiĝo, kiu aprobis unuanime la proponon peti rekonsideron (do nuligon) de la kunvokita kunveno.

[HeKo 725 7-B, 5 jan 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0563 s s