Esperanta Civito

En INALI pri la lingva situacio de Afriko


Kiel Ameriko, ankaŭ Afriko estis koloniigita de subjektoj kiuj eksportis siajn lingvojn kaj religiojn. Tamen la situacio de la indiĝenaj lingvoj estas tre malsama en la du kontinentoj. Kio okazas kaj okazos en la nigra kontinento? Analizon kaj perspektivon faros prof. Giorgio Silfer, dum renkonto kun la stabo de Instituto Nacia de Lingvoj Indiĝenaj en Meksikurbo, 20 januaro 2020.

La prelegon de c-ano Silfer pri "La lingva situacio de Afriko" enkondukos mag. Nicandro Gonzalez Peña, esplordirektoro ĉe INALI. Aŭspicias Dialogo, societo pri lingva biodiverseco kaj lingva juro.

Verkisto kaj publicisto, instruisto kaj organiza konsilisto, la prelegonto vizitis unuafoje Afrikon antaŭ kvindek jaroj, kiel membro de la itala delegacio en la mondkongreso de la Internacia Ligo de Instruado, Edukado kaj Popolkulturo, en Dakaro (Senegalio). Ekde tiam li flegadis rilatojn de amikeco kaj de intereso kultura kaj socia, ofte revenante por formadi kadrojn kaj instruistojn.

En 2018 Giorgio Silfer verkis la unuan dramon originale en esperanto tute dediĉitan al la afrika medio: Mira, Jusefo kaj la gardeloj.

[HeKo 725 9-B, 10 jan 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0456 s s 
  Total: 0.0593 s s