Esperanta Civito

Historio de la esperanta literaturo

Kooperativo de Literatura Foiro ĝojas informi kiel eldononto, ke progresas la verkado de "Historio de la esperanta literaturo", fare de prof. Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. La verko ampleksos probable 500 paĝojn, kaj estos eldonita paralele al du antologioj: unu pri novelaro kaj alia pri poezio originale en esperanto, kiuj referencos al la unua verko kaj komplementos al ĝi. La verkataj libroj bazas sin sur tre ampleksa bibliografio, verŝajne la plej vasta ĝis nun utiligata.

Minnaja kaj Silfer ne laboras super kolekto de recenzoj, sed por produkti efektivan literaturkritikan profilon de nia kulturo. Minnaja okupiĝas prioritate pri poezio, dum Silfer pri prozo kaj teatro; nature ili konstante konsultiĝas pri la respektivaj kampoj. Komuna estas la historiografia perspektivo (historion oni esploras laŭ la principoj de la historiisto), kio donas unuecon al la pritrakto.

Laŭ la origina plano, la historio haltus je 1993, okaze de la oficiala agnosko pri esperanto kiel literatura lingvo, fare de la neesperantista mondo. Inter 1887 kaj 1993 la aŭtoroj lokalizis kvin periodojn: 1887-1921 ("De Ho, mia kor' ĝis Mondo kaj Koro"), 1921-1937 ("De Mondo kaj Koro ĝis La verda Koro"), 1937-1952, 1952-1970 kaj 1970-1993. Laŭ la asignitaj titoloj oni komprenas kiuj periodoj estas jam ellaborita respektive traktata. Tamen eblas, ke ankaŭ la lastaj dek kvin jaroj ricevos apartan ĉapitron, pli informan ol literaturhistorian.

La diversaj periodoj havas propran plej karakterizan literaturan revuon: "La Revuo", "Literatura Mondo", "Malgranda Revuo", "Norda Prismo" kaj "La Nica Literatura Revuo", "Literatura Foiro". Nature ne estos forgesitaj la samperiodaj, kiel "La Ondo de Esperanto", "Hungara Vivo" aŭ "Fonto". Tial la influo de la revuoj al la respektivaj epokoj estos profunde analizita de la aŭtoroj.

[HeKo 336 9-B, 15 aŭg 07]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0383 s s 
  Total: 0.0521 s s