Esperanta Civito

Plej interkontinenta Heroldo 2305, februaro 2020

La monata informa organo de Kultura Centro Esperantista proponas plej interkontinentan numeron (2305) en ĉi tiu monato: novaĵoj el Ameriko (pri indiĝenaj lingvoj), Afriko (de Espoir Kasati pri UETA), Azio (de Trigo pri la ĉina pesto), Oceanio (pri la krizo de Amikumu), Eŭropo (pri la brita secesio kaj multo alia).

La gazeto raportas ankaŭ pri la iniciatoj de KCE, kies junulara komisiono ĵus invitis la Internacian Junularan Kongreson: IJK neniam okazis en Svislando. La rilatoj kun TEJO ricevas apartan pritrakton, danke al diskuto interna en la Komitato de la Junulara. Krome detaloj pri la Esperantologia Fakultato, la ateliero pri beletra kreivo, la kurso pri tradukarto.

En ekskuziveco la intervjuo al c-ano Giorgio Silfer pri lia lasta verko, hispanlingva: "La casa del enterrador y otros cuentos". Estas interesa la enkonduko de la nocio "kabei kiel hispanisto": oni ja povas rezigni pri adoptita lingvo, eĉ se oni atingis ĝian posedon en alta literatura grado.

"Heroldo de Esperanto" naskiĝis antaŭ cent jaroj: speciala numero celebros tion en aprilo. La gazeto estas mendebla tra kce ĉe esperantio.net kaj ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 727 3-B, 11 feb 20]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0169 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0407 s s 
  Total: 0.0576 s s