Esperanta Civito

Gary Mickle sagace (sed ne tute) pri la Esperanta Civito

Ĉe la Esperanta Civito, malgraŭ ĝiaj bizaraj trajtoj, troveblas ia racia idea kerno. La Civito naskiĝis en tempo, kiam la raŭmismo (io diversmaniere interpretebla, ne nur laŭ la maniero de la Civito) estis furora temo. La origina raŭmismo, kiel ŝajnas al mi, estis salutinda iniciato: alvoko ekserĉi la sencon de esperantumado en epoko, en kiu ĉiam malpli da esperantuloj, precipe inter la junaj, serioze antaŭvidis la "finan venkon", la klasikan movadan celon, kaj do ekribelis kontraŭ la ideo, ke ili devas kiel bonaj movadanoj pledi por ĝi al la ekstera mondo.

Kiam diversaj grupoj kunvenis por projekti la Civiton, ili prudente enkondukis strukturon bazitan sur establoj, t.e. ĉiaj asocioj kaj aliaj grupiĝoj de esperantlingvanoj. Tio estis pli konvena strukturo por ombrela organizaĵo kun kulturaj kaj klerigaj celoj ol la strukturo de UEA. Tiu baziĝas sur landaj asocioj, kio ja taŭgis en la epoko de "batalanta movado" (vortoj de Lapenna) celanta kie ajn eble la oficialigon de la lingvo, sed kio intertempe iĝis anakronisma.

Bedaŭrinde, la Civito ne fariĝis simpla dialogejo por plej diversaj kulture aktivaj grupoj de esperantuloj, kio povintus esti utila afero. La civitestroj havis propran ambician politikan agendon: influi la evoluon de la internacia juro tiel, ke translandlimaj (en pluraj ŝtatoj ekzistantaj) lingvogrupoj povu konstitui sin kiel suverenajn subjektojn de tiu internacia juro kun pli alta statuso, ol havas ordinaraj internaciaj neregistaroj organizaĵoj. Tiu politika agendo, kvankam ne naciisma en la strikta senco, estas naciismo-afina. La civitestroj senĉese parolas pri raŭmismo, sed ilia ideologio estas pli bone priskribebla kiel amalgamo de raŭmismo, mikronaciismo kaj etnismo. Se oni konsideras, kiom tiu etnismo estis furortemo ĉe TEJO-aĝuloj dum la 1970-aj jaroj, ne estas tute mirige, ke iu provis trovi elegantan manieron ligi ĝin kun raŭmismo, la furora temo de TEJO-aĝuloj en la 1980-aj jaroj. Mikronaciismo estis kvazaŭ la gluo, per kiu la estontaj civitestroj kunigis ambaŭ aferojn.

Ili imagis, ke la Esperanto-komunumo des pli altigos sian statuson en la mondo, ju pli ĝi similiĝos al nacia ŝtato. Pro tio la Civita instituciaro, kiu paŭsas tiun de tipa nacia ŝtato. Foje la civitestroj eĉ priskribas la Esperanto-komunumon kiel iaspecan klasan socion, en kiu la ĉefklasoj estas la "intelektularo" kaj la "plebo". En iu senco, la realo de la Civito konformas kun tiu priskribo: la intelektularo okupas sin pri la fona politika celo de la Civito (reformo de la internacia juro), dum ĝi tenas la plebon okupita en la Civita ludejo: la dukamera parlamento, kiu promulgas ĉiam novajn "gravajn" leĝojn kaj direktivojn, kaj la cetera instituciaro.

(subskribis Gary Mickle, usonano jam de duona jarcento vivanta en Eŭropo, SAT-ano)

Komentarias Giorgio Silfer:

La artikolo de Gary Mickle estas tre interesa, precipe en la unuaj tri alineoj. Bedaŭrinde, en blogo plena de alies deliraĵoj, la aŭtoron devojigas la tiea atmosfero. La eraroj en la kvara alineo montras mankon de informiteco: la duĉambra (ja estas fenestroj...) parlamento ne promulgadas leĝojn, sed agas tre prudente kaj ŝpareme rilate al novaj normoj, kiuj plejparte kodas jam ekzistantajn kutimojn. La direktivoj simple celas la internan koherigon de konfederacio progresanta al federacio. Ne ekzistas diferenco inter "patricioj kaj plebanoj", ĉar la lingva nivelo estas alta, do ĉiuj homoj kiuj havas la civitanecon estas intelekte respektindaj. La komparon al nacia ŝtato dementas la art. 2, par. 3 de la Konstitucio mem: "Ne estante ŝtato, la Civito ne avidas politikan kaj ekonomian potencon, sed celas klerigan, edukan, kulturan evoluon, en komprenemo kaj toleremo rilate al la diversaj pensoskoloj al kiuj persone aliĝas la civitanoj."

Pri la formulo indikita de Gary Mickle ("amalgamo de raŭmismo, mikronaciismo kaj etnismo"), ŝajnas ke li forgesis almenaŭ la nocion federismo, esence gravan por kompreni la Civiton, kun organiza kulturo alternativa al tiu de la tradiciaj esperanto-movadoj. El la tri grandaj ideologoj de Esperantio la Civito ĉerpas jen la homaranismon de Zamenhof (en lia koncepto pri esperanta popolo), jen la sennaciismon de Lanti (ne en lia klasisma faceto), jen la mondfederismon de Privat (en lia pacifisma perspektivo). Ne hazarde, en ĉi tiu jarcento la progresemaj establoj (feminisma, naturamika, civilserva, lingvojura, ktp) aktivas ene de la Esperanta Civito, ne ene de SAT.

[HeKo 727 4-A, 12 feb 20]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0598 s s