Esperanta Civito

Lasta konsula prezido de la Lingva Komitato

La eventuala enigo de la neologismo "ri", kiel transgenra pronomo, en preparotan eldonon de la Plena Ilustrita Vortaro kaptos la atenton ankaŭ de la Lingva Kolokvo de KCE (30 aprilo - 3 majo 2020) en Ĉaŭdefono, kiun fizike partoprenos almenaŭ kvar el la dek du Lingvaj Komitatanoj de Esperantio, debatante pri "PIV kvindek jarojn poste".

Inter la ĉefaj subtenantoj de tiu neologismo estis invititaj la PIV-revizionto laŭ SAT-komisio, Bertilo Wennergren, kaj alia akademiano, Marcos Cramer. Neniu el la du ĝis nun respondis al la invito de KCE.

La uzo de transgenra pronomo estis en la fokuso de la mesaĝo de la tiama Konsulo, okaze de la Tago de la Esperanta Lingvo (2 junio 2019). La baldaŭ emerita Konsulo nun transdonas la diskuton al la Lingva Komitato, ekde marto 2020 prezidota de c-ino Perla Martinelli, laŭ decido de la nova Konsulo, sen. Riichi Karibe.

La demando estas tipe socilingvistika. Ne surprizu ke la pronoma sistemo kaptas la atenton: sufiĉas pensi pri la socia uzo de "ci", identigilo de tradiciaj SAT-anoj. La respondo de la Lingva Komitato povus konduki al normo aplikenda en la oficialaj dokumentoj de la Esperanta Civito, konforme al la art. 6, par. 3 de la Konstitucio.

Pri la sama temo la Akademio de Esperanto ĝis nun silentis.

[HeKo 727 5-C, 14 feb 20]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0580 s s