Esperanta Civito

Lorena Bellotti reprezentis esperanton en Munkeno


Sen. Lorena Bellotti reprezentis esperanton en Munkeno, nome de Kultura Centro Esperantista, komisiita de la Esperanta Civito ĉe Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, kiu tie havis siajn vintrajn laborkunsidojn, 6-7 februaro 2020.

"Malmulte da lingvoj estis reprezentitaj, sed la prelegoj estis tre interesaj kaj stimulaj" komentarias d-ino Bellotti. "Ankaŭ nia aktiveco trafis la atenton: interalie ALTE ŝatus regule ricevi la periodaĵojn el nia konsorcio, precipe Heroldon kaj Literaturan Foiron".

La laborgrupoj diskutis prepare al la venonta granda konferenco en Madrido, aprilo 2020, kie "mediacio" estos la ŝlosila vorto, se temas pri la lingvotestado por enmigrintoj. Provizi lernoŝancojn, antaŭenigi integriĝon, atenti pri malfortaj grupoj, garantii testokvaliton, uzi testojn zorge kaj respondece: jen la esencaj punktoj, laŭ devizo "Modula aliro: de niveloj al profiloj". KCE partoprenas en la ellaborado de la fina versio de la enketo por la Konsilio de Eŭropo.

Sur alia flanko, KCE kontribuas al la respondo pri bazaj demandoj rilate al KEFR. Estas rimarkinde ke en la lingvotestado malaperis la nocio "denaska parolanto": eĉ analfabeto el vilaĝo estas denaska, sed ne tial fidinda referenco.

[HeKo 727 6-B, 16 feb 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0763 s s 
  Total: 0.0909 s s