Esperanta Civito

Svislando aligas homofobion al rasismaj deliktoj

La 9an de februaro 2020 la svisa popolo konfirmis per referendumo novan leĝon, kiu aldonas homofobion al la deliktoj pro diskriminacio (bazitaj sur raso, etno aŭ religio). Ekde nun estas malpermesate moki, diskriminacii, humiligi personon pro ties seksa orientiĝo.

La decido de Svislando kompletigas liston de kategorioj kiuj suferis pro persekutoj en la Tria Regno kaj dum la dua mondmilito: la "rozaj trianguloj" markis la uranistojn en la naziaj koncentrejoj, kie mortis proksimume tricent mil samseksemuloj (preskaŭ ĉiuj viroj: la naziaj kodoj ne konsideris sapfismon delikto).

La svisa normaro iĝis tiel pli favora rilate al seksa orientiĝo ol estas en aliaj landoj kie oni proponis organizi la TEJO-kongreson 2021 (Ukrajno, Rusio, Tanzanio, Suda Koreio).

En majo per alia referendumo Svislando decidos pri la daŭrigo de la akordoj kun Eŭropa Unio. La Svisa Federacio pri Turismo rekomendas voĉdoni favore al la renovigo, kaj tiun rekomendon subtenas Kultura Centro Esperantista (invitinta IJK-on al Ĉaŭdefono), kune kun ĉiuj paktintaj establoj kies sidejo situas en Svislando.

[HeKo 728 2-E, 23 feb 20]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0581 s s