FEM festos literature la Okan de Marto
Feminisma Esperanta Movado kaj Esperanta PEN-Centro celebros la Okan de Marto okaze de literatura kafejo, organizita en la naturamika Esperanto-Domo de Andaluzio, en Malago. Tie, 9 marto 2020, s-ino Guadalupe Partido kaj c-ano Giorgio Silfer interpretos la rakonton "Diario de dos días" (Dudiurna taglibro).
La rakonto, el la novelaro de Giorgio Silfer "La casa del enterrador", estas adresita al neesperantista publiko. Kvankam fikciaĵo, ĝi esploras la situacion de la virino en la Eŭropo de la jaroj 1990aj. La situacio ne multe ŝanĝiĝis intertempe, krom kresko de senlaboreco por la virinoj mem.
La literaturan kafejon ĉeestos diversaj lokaj verkistoj kaj intelektuloj, andaluzaj, salamankaj kaj madridaj gaĝoj, geamikoj de la aŭtoro kiu, du tagojn poste, fermos sian restadon en Hispanio, krom eventuala revizito en aŭtuno 2020.
[HeKo 728 5-B, 26 feb 20]